Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 259 (2010-12-19)
[baveleto] eŭropa ambasadoro sur radoj

Esperanto-Centro, 37412 Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt, 22.11.2010
Saluton,
Herzberg - la Esperanto-urbo elradias verdan komunikadon.
Jen bona varbagado. La ĉefo de nia distrikto Osterode am Harz s-ro Bernhard Reuter inaŭguris novan kamionon kun unikaj surskriboj. Temas pri kvarlingva varbado: angla, germana, pola kaj Esperanto kontraŭ rasismo.
La nova kamiono traveturos Eŭropon. Pro la neutraleco kaj vera internacieco oni elektis Esperanton kiel plej okulfrapan lingvon. La distrikta ĉefo s-ro Reuter emfazis la gravan signalefikecon.
Osterode am Harz havas la ĝemelurbojn Scarborough en Britio kaj Ostroda en Pollando. Estus bone, se Esperantistoj anoncus sin kaj serĉus kontakton kun ni (Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro.
Bv. rigardi la fotojn sub: http://esperanto-urbo.de (nia hejmpagho). Aŭ rekte sub:http://esperanto-urbo.de/blog.php?blog_id=84293929
Krome la subdistrikto varbas kontraŭ rasismo per granda german- kaj esperantlingva varbsloganbendo. Dank al persista kaj amika interlaborado oni pli kaj pli komprenas en nia regiono la gravecon de Esperanto.
Samideane salutas, Petro, Zsofia kaj la ICH-teamo
http://esperanto-urbo.de (multlingva)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026